Sex and the City

Sex and the City
televida serio
Originala titolo Sex and the City
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro American television sitcom, LGBTI+ related TV series
Aktoroj Sarah Jessica Parker • Kim Cattrall • Kristin Davis • Cynthia Nixon • Chris Noth • David Eigenberg • Willie Garson • Kyle MacLachlan • John Corbett • Evan Handler • Jason Lewis • Lynn Cohen • James Remar • Mario Cantone • Frances Sternhagen • Miĥail Bariŝnikov • Ron Livingston • Sean Palmer • Bridget Moynahan • Ben Weber • Blair Underwood
Muziko de Bob Boykin
Amplekso
Sezonoj 6
Epizodoj 94
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Bilda formato 4:3
Elsendita 6 jun. 1998 – 22 feb. 2004
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Sekso kaj la Urbo (angla: Sex and the City) estas usona televidserio bazita sur samnoma libro fare de Candice Bushnell. La serio estis produktita por la kabla televida reto HBO de 1998 ĝis 2004. La serio traktas la vivojn de kvar fraŭlinoj en Novjorko. Tri el ili, Carrie Bradshaw, Miranda Hobbs kaj Charlotte York, kiuj estas tridekjaraĝaj, kaj la kvara, Samantha Jones, en ŝiaj kvardekaj jaroj. Por ĉiuj epizodoj, la serio traktis aktualajn socialaferojn, kiel ekzemple la statuso de virinoj, la statuso de la samseksema komunumo, kancero kaj pli.

La serio fariĝis granda sukceso en Usono kaj eĉ en granda nombro da landoj ĉirkaŭ la mondo. Proksimume 10 milionoj da homoj spektis la finan epizodon en Usono. La nomo de la serio, "Sekso kaj la Urbo", estas sekve ankaŭ la nomo de la semajna kolumno kiun la ĉefrolulo, Carrie, skribas por la "New York Star" gazeto.

La aktorino Sarah Jessica Parker estas konata pro sia ĉefrolo en la serio rolita kiel Carrie Bradshaw. Ŝi gajnis du Premio Emmy unu pro komedia serio (kiel produktoro) en 2001 kaj alia pro la sama serio sed al la plej bona ĉefaktorino en komedia serio de 2004. Por tiu rolo ŝi ankaŭ gajnis kvar okazojn de la Premio Ora Globo al la plej bona aktorino en komedia serio kaj tri Screen Actors Guild Awards.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy